Ĉu vere aŭ sonĝe?

in #esperanto6 years ago

Miaj fingroj tenis tre forte je la bordo de la klifo. Ankaŭ tie troviĝis radiko kaj mi tenis min plej forte kiel eblis al mi en tiu momento, kiel se mia vivo dependus de tio. Mi rigardis al miaj etaj manoj kaj eĉ iom da sango forfluis. Eble vi demandas, kiel mi nun - Kiel mi alvenis al tiu ĉi momento? Kio okazas?
Mi aŭdis iom da ŝtonoj kiuj ekfalis apud mi kaj de sub miaj piedoj. Mi eĉ pli forte tenis min. Malgraŭ doloro. Mi sentis naŭzon kaj kapturnon. Mi sentis mian korpon fali…
Sed - Ne atingis ajnan grundon.
Kiam mi malfermas mian okulojn, mi vidas ĉion blanke. Ĉio estis tre blanka. Eĉ sub mi estis blanko donante la senton ke mi estas sur nenio. Mi provas leviĝi ankoraŭ iom naŭza. Kaj mi vidas pluraj ekranoj, kun diversaj scenoj de mia vivo - bonaj kaj malbonaj. Mi haltiĝas en iu de mia infaneco. Tio ege kortuŝas min, kaj je la momento en kiu mi provis tuŝi la ekranon - estis kiel mi eniris en la sceno kaj vidas min tie.
Ĉu mi estas en sonĝo?
Mi alproksimiĝas de ŝi, kaj provas tuŝi ŝin. Sed mi ne sukcesas. Mi estas kiel fantomo. Ŝi ion sentis tamen, kaj reagis. Ŝi rigardis tra nenio, kaj poste revenis al la ludado. Tio donis iun elektron tra mia dorso, kaj miaj haretoj de la brako hirtiĝis. Mi memoras pri tiu tago, kaj mi memoras kion mi sentis. Do, estis mi mem tiam!
Subite ĉio turniĝas kaj mi venas en koridoro. Tre longa koridoro. Kun pluraj pordoj. Tiam mi malfermas unu el la pordoj. Tie estis unu virino, kiu pli ŝajnis deveni de iu karto de taroko. La reĝino de ligno, por esti pli preciza.
“Mi atendis vin, Bonvenon!”
Mi rigardis ŝin, kun vizaĝo de… Kio okazas? - Ŝi ŝajne rimarkis kaj ridis.
“ Ĉu vi pretas por morti?”
Mi ŝajne rigardis ŝin eĉ pli strange tiam. Ĉar, mi ne konas ŝin. Mi neniam vidis ŝin antaŭe. Kaj ŝi unue diris ke atendis min, kaj poste ĉu mi pretas por morti… ne estas aferoj kiuj donas bonajn impresojn je la unua kontakto, ĉu ne?
Ŝi leviĝis impone, kaj ekalproksimiĝis de mi. Mi ne vere timis tiam, ĉar ŝi havas agrablan vizaĝon. Mi ne sentis ke ŝi faros ion malbonan, fakte estis male.
Mi daŭre estis haltita, kaŭre. Mia brako sur unu kruro kaj alia ĉe la tero. Ŝi rigardis min.
“Leviĝu, reĝino!”
Mi leviĝis…
“Vi jam por multe da tempo en koto, katenita de tio kion vi pensas, sen regi sur la situacioj kaj tempo. Vi ne plu bezonas tion. Vi ne estas tio, kion vi pensas esti. Vi estas multe pli. Ĉio kion vi kredas devas morti kaj disfali nun”.
Kun ŝia ligna bastono, meze tiu paradiza loko plena je floroj, ŝi tuŝis mian kapon kaj ŝultrojn. Ŝi prenis miajn manojn kaj rigardis profunde en miaj okuloj, preskaŭ vidante mian animon. Kaj ŝi gvidis min kelkaj paŝoj, ĝis iu flora arko.
“ Bonŝancon al via nova vivo”.
Mi eniris tra tiu portalo kaj sentis mian korpon fali kaj fali dum longa tempo. Ĝis kiam mi sentiĝas meze akvujo. Sed estis malhele. Mi simple rilaksiĝis kaj sentis min enprofundiĝi en tiu agrabla kuraciga akvo.
Kaj subite, mi vekiĝas. En mia ĉambro, en mia domo. Kun malfacila spiro kaj ŝvite. Mi restis sidite tie dum iom da tempo ĝis trankviliĝo. Nur tiam mi sentas karton, sub mia mano. Ĝi estas tre bonkvalita, kun belaj desegno farita el akvarelo - La Ligna Reĝino.

WhatsApp Image 2018-11-23 at 22.50.04.jpeg

Sort:  

Koran dankon, kara! :) <3
Antaŭvida rakonto ;p

Kiel mirinda povas esti la vivo!