Rakonto pri pomoj kaj ĉikanado
(la teksto estis unue publikigita en esperanto.com)
Homoj povas esti kruelaj, tion ni scias. Sed ofte/fojfoje oni sin demandas, kion oni povas fari kontraŭe. Instruisto en baza lernejo havis inspiran ideon.
(mi ĉi tie tradukis germanan tekston, kiu antaŭe estis tradukita el la angla, kaj en la angla troveblas multaj versioj, do mi ne scias, kiu verkis la originalan tekston).
Antaŭ nelonge oni povis legi pri knabo kiu estis ĉikanita ĉar li portis ruĝan dorsosakon sur kiu estis ĉevaleto. Rakontoj pri infanoj kiuj estis ĉikanitaj estas tre disvastigitaj kaj ŝajnas, ke multaj lernejoj aŭ ignoras tiun problemon au ne scias kiel solvi ĝin. Sed estas ankaŭ kelkaj pozitivaj ekzemploj. Vere bela rakonto pri instruisto, kiu trovis aliron por instrui al lernejanoj ion pri interhomaj rilatoj, cirklas lastatempe en la interreto:
"Mi decidis, ke mi hodiaŭ matene aĉetu du pomojn. Dum nia matena renkontiĝo (dum kiu ni sidas en cirklo kaj laboras kune) mi diris al mia klaso, ke ni provas ion alian, kaj mi montris al ili miajn du pomojn. Mi petis ilin priskribi pri kio la du pomoj similas kaj pri kio ili malsimilas. Ili ambaŭ havis la saman koloron kaj la saman formon...la nura diferenco estis ke unu estis iomete pli hela kaj iomete pli granda.
Poste mi montris tiun kiu estis iomte pli malhela kaj malgranda kaj diris: „Terure. Tiu pomo aspektas naŭza!“ Kaj mi faligis ĝin. Ĉiuj infanoj rigardis min kvazaŭ mi freneziĝis! Kelkaj ridetis embarase, sed plejparte ili pensis ke mi perdis mian menson.
Mi reprenis la pomon de la grundo kaj donis ĝin al la lernejano kiu sidis apud mi kaj diris: „Ĉu tiu pomo ne estas aĉa? Diru al ĝi ion fian kaj poste faligu ĝin! Poste donu ĝin al via najbaro, por ke tiu ankaŭ povu diri ion fian al la pomo!“
Okazis ke la infanoj pli kaj pli adaptiĝis al la ludo kaj diris pli kaj pli fiajn aferojn al ĝi. „Mi malamas vian ŝelon.“ Vi havas malbelan ruĝan koloron.“ „Verŝajne vi estas plenplena de vermoj.“ Ktp....
Kiam tiu pometo revenis al mi, ĉiu uzis sian ŝancon por insulti ĝin. Mi preskaŭ sentis kompaton. Sed nun ni daŭrigis. Mi denove montris ambaŭ pomojn kaj denove petis la infanojn priskribi iliajn similaĵojn kaj malsimilaĵojn. Okazis la samo kiel antaŭe... estis preskaŭ neniu diferenco. Eĉ post kiam ili faligis la pomon plurfoje oni ne povis vidi difekton. Mi prenis tranĉilon kaj duonigis la unuan iomete pli grandan pomon. Ĝi estis perfekta. Poste mi duonigis la duan kaj kiam mi malfermis la du partojn, ĝi estis plena de brunaj makuloj kaj ene tute detruita, ĉar ni faligis ĝin. Kiam la infanoj vidis tion, ili reagis per „ba, tio estas naŭza, mi ne volas manĝi tion pomon...“
Tiam mi rigardis ilin kaj diris: „Sed ĉu ne ni ĉiuj kontribuis pri tio, ke tiu pomo aspektas tiel? NI faris tion... do kial ni ne manĝu ĝin?“ Ĉiuj tuj silentiĝis kaj mi daŭrigis: „Estas tiel...TIO estas, kion ni faras al aliaj homoj, kiam ni estas fiaj al ili kaj diras al ili ion kio dolorigas ilin. Kiam ni klaĉas pri ili aŭ kiam ni diras ke iu estas malhela aŭ dikega aŭ ke ili ne estas sufiĉe bonaj aŭ ke ili ne povas esti niaj amikoj... Ni simple faligas ilin kaj kaŭzas PLIAN makulon, PLIAN vundon. Eble ne videbla je la surfaco, sed tamen TRE REALA kaj detrukapabla! Ili ne simple malaperas, la vundoj nur ĉiam iĝas pli malbonaj kaj pli profundaj....TIO estas kion ni faras unu al la aliaj. Ni devas ĉesi faligi unu la aliajn.“
Neniam antaŭe mi povis observi ke miaj lernejanoj tiel rapide komprenis ion. Estis tiel reala por ili... Ili ploris kaj ridis, tio estis tre emocia, kaj absolute mirinda. Ili ricevis la taskon skribi pri ĉio tio kaj kelkaj de la respondoj kiujn mi ricevis... nu, mi plorsingultis kiam mi tion legis dum la paŭzo. Kelkaj infanoj poste venis kaj brakumis min kaj diris ke ili ĝojis ke instruisto „TION komprenas.“
Ĉikanado povas okazi ĉiam kaj ĉie. Estas problemo, kiun instruistoj kaj gepatroj ofte ne komprenas. Eble tiu leciono de tiu instruisto instigos gravan komunikadon en lernejoj. Ĉiuokaze ĝia mesaĝo estas grava kaj disvastiginda."
Ankaŭ laŭ mi la mesaĝo de tiu rakonto estas grava kaj disvastiginda
Bone, se instruistoj ankaŭ priparoli tiajn aferojn per kiu ili traktas ankaŭ emocian inteligenton.
Mi ĵus lernis novan vorton: plorsingulti. Estas unu el tiuj, kiuj donas al la lingvo iom artfaritan econ. Sed estas mia persona impreso.
Verdire mi forgesis la signifon de la vorto - nur kiam mi relegis la tekston mi relernis gxin. Min ne gxenas artefareco. Videble min ne gxenas x-kodo, kiu aspektas ecx pli strange ;-)
Jes, en alia senco artefariteco havas ankaŭ bonan trajton (mi jam skribis pri tiu eco de Esperanto en steemit blogo). Alia afero, mi tute ne ŝatas la x-kodon. Efektive tre aĉa afero! Ni ne bezonas tiun en teknologie progresita tempo. Imagu, iu anstataŭigus supersignojn ekzemple en la ĉeĥa lingvo.
Se denove ekzistus programeto kiel "Ek", sed funkcianta, tiam mi denove uzus supersignojn. Cetere mi hieraux rimarkis ke steemit limigas min pri miaj afisxoj. Ecx redaktado ne plu eblis, nek rajtis mi respondi komentojn al mia propra artikolo. Tre acxa afero kaj grava malavantagxo de la retejo.
Mi neniam uzis Ek, nur tajpi, kiu bone funkcias. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povis trovi tian programon por Linux .
Steemit nuntempe havas multajn problemojn, kiujn espereble baldaŭ estas solvebla.