You are viewing a single comment's thread from:

RE: The other International Language

in #languages7 years ago

Plurals -oj

[EO] Ankaŭ a-vortoj povas esti pluraformaj kaj ili havas finaĵon -aj
[EN] I'd like to mention that adjectives can be also plurals and then they have the ending "-aj".
So you should have written / Do, vi devintus skribi:

Plurals -j

Sort:  

Vi estas tre atenta. Dankon!
Prenteze, Mi ja scias, ke vi estas lingvoŝatanto. Hodiaŭ mi vidis interesan lingvon, kiun mi ne komprenas:
https://steemit.com/love/@cleaner-myanmar/ghist-hearm-tuiom-lasty-2017124t154027951z
Ĉu vi scias pri kiu tiu lingvo temas? Eble fantazia.

Mi ne scias. Vi povas legi mian komenton tie, kie mi demandis, kio estas la lingvo. La respondon mi ricevis la jenan:

Tuerm boist vorty.

Mi tute ne komprenas ĝin...

Konklude mi diras, ke temas pri tute fantazia lingvo, kaj tiu afero estas ekzemplo por homoj, kiuj komprenas: Steemit ekzistas por gajni monon. Ne gravas kion mi verkas, nur kielmaniere mi povas gajni. Ne nesecas fariĝi moralisto pro tio. La ĉefa slogeno de Steemit ja estas: Money talks.

Ĉu vi eble spektas la filmserion "Black Mirror" aŭ almenaŭ la eron, kiu montras al spektantoj la mondon, kie la prestiĝo de ĉiu persono dependas de ... taksoj ricevataj de aliuloj ĉe iu socia retejo? En Steemit estas simile. Se viaj skribaĵoj estos bone pritaksata - vi gajnos la prestiĝon. Se ne ... vi neniam iĝos grava persono ĉe Steemit. Tial oni devas antaŭvidi, kio plaĉos al homoj ĉe Steemit kaj tion ĉi skribi. Tial ni ankaŭ ne povas skribi nur Esperante... Ni povas skribi pri Esperanto kiel pri nia ŝatokupo, ekzemple. Al kelkaj homoj tio povas plaĉi.

Resume, ni devas akcepti la anglan kiel la internacian lingvon.