Sort:  

La plej granda problemo estas, ke mankas Esperantistoj en nia ĉirkaŭaĵo. Tial ni ne povas ĉiutage uzi Esperanton realvive. Kompreneble, oni povas Interrete, sed tio ne estas la plej bona solvo. Kial? Tial, ke poste povas okazi, ke oni ne scias la vortaron pri ĉiutaga vivo. Kaj imagu la jenan situacion: du esperantistoj estas en vendejo. Kaj unu volas demandi la alian, ĉu ili aĉetu ŝinkon. Sed povas montriĝi, ke:

  1. la unua ne scias la vorton "ŝinko"
  2. la dua ne komprensas la vorton "ŝinko"
    (2a. la dua estas polo kaj rimarkas, ke "ŝinko" estas simila al la pola vorto "szynka" kaj tiel divenas, ke temas pri "ŝinko" - sed tiun ĉi situacion, kiu fakte okazeblas, mi menciis duonŝerce)

La alia problemo estas la krokodilado de Esperantistoj, kiuj vivas proksime unu de la alia. Tiel ili perdas grandan ŝancon praktiki Esperanton. En Lublino estas Esperantistoj, kiuj renkontiĝas ĉiun duan aŭ trian monaton. Sed ili parolas ĉiam pole...

Mi pensas ke ni povus mecenati la esperantan projekton. Sed cxu vi vidis kiom da homoj auxskultas esperantajn muzikojn spotifaje? Tre malmulte

Ĉu vi havas iun precizan ideon de tia projekto?

Cxu vi vidis miajn esperantajn konkursojn por poloj?